Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio Versioj en la 21 oficialaj
lingvoj de EU
Diskutlisto en Esperanto pri tiu teksto: http://groups.yahoo.com/group/EU-konstitucio/ Ĉi tiu teksto: en Esperanto: laŭ RTF-formato (117 KB) / pakita versio (30 KB) Paralele en Esperanto kaj en la hungara: laŭ RTF-formato (624 KB) / pakita versio (93 KB) PREAMBLO LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA
RESPUBLIKO, ŜIA
MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA
RESPUBLIKO,
LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA GREKA
RESPUBLIKO,
LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO,
LA
PREZIDANTINO DE IRLANDO, LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, LA
PREZIDANTO DE
LA KIPRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, LA
PREZIDANTO DE
LA LITOVA RESPUBLIKO, LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO, LA
PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE MALTO, ŜIA MOŜTO
LA
REĜINO DE NEDERLANDO, LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO,
LA
PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA
RESPUBLIKO, LA
PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA
RESPUBLIKO, LA
PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, LA REGISTARO DE LA SVEDA
REĜOLANDO,
ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITUJO KAJ
NORD-IRLANDO, INSPIRATE de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de
Eŭropo, el kiu
disvolviĝis la netuŝeblaj kaj neforpreneblaj rajtoj de la homo, la
libereco, la
demokratio, la egaleco kaj la universalaj valoroj de la konstitucia
ŝtateco, KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo reunuiĝinta post doloraj spertoj
deziras – por la
bono de ĉiuj siaj loĝantoj, inkluzive la plej malfortajn kaj
helpobezonajn –
iri ankaŭ estonte la vojon de la civilizo, progreso kaj prospero; ke ĝi
volas
resti kontinento malferma al la
kulturo, scio kaj socia progreso; ke ĝi deziras pliintensigi la
demokratan kaj
travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la
paco,
justeco kaj solidareco, GVIDATE DE LA KONVINKO, ke la popoloj de Eŭropo decidis,
restante fieraj
pri siaj naciaj identecoj kaj historioj, superi siajn praajn
dividiĝojn, kaj –
unuiĝinte pli strikte ol iam ajn – ili aspiras elformi komunan destinon, KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo tiamaniere „unuiĝinta en diverseco”
proponas la
plej bonan ŝancon al efektivigo de tiu grandioza entrepreno, pro kiu ĉi
tiu
areo – ĉe respekto de la rajtoj de ĉiuj individuoj kaj konsciante sian
respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la Tero –
fariĝas
speciala areo de espero de la homaro, KUN LA DECIDO, ke ili pluevoluigas la rezultojn atingitajn
kadre de la
traktatoj estigantaj la Eŭropajn Komunumojn kaj de la traktato pri la
Eŭropa Unio,
samtempe certigante la kontinuecon de la komunumaj atingaĵoj, DANKANTE, nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo, la
membrojn de la
Eŭropa Laborgrupo pro la ellaboro de tiu ĉi konstitucio-projekto, DELEGIS KIEL SIAJN PLENRAJTIGITOJN: LIA MOŜTO LA REĜO DE LA
BELGOJ,
ĉefministron Guy VERHOFSTADT, ministron pri eksteraj aferoj Karel DE
GUCHT; LA
PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ĉefministron Stanislav GROSS,
ministron pri
eksteraj aferoj Cyril SVOBODA; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO,
ĉefministron Anders Fogh RASMUSSEN,
ministron pri
eksteraj aferoj Per Stig MØLLER; LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA
RESPUBLIKO, federacian kancelieron GERHARD SCHRÖDER, federacian
ministron pri
eksteraj aferoj kaj federacian vickancelieron Joseph FISCHER; LA
PREZIDANTO DE
LA ESTONA RESPUBLIKO, ĉefministron Juhan PARTS, ministron pri eksteraj
aferoj
Kristiina OJULAND; LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, ĉefministron
Kostas
KARAMANLIS, ministron pri eksteraj aferoj Petros G. MOLYVIATIS; LIA
MOŜTO LA
REĜO DE HISPANUJO, la prezidanton de la registaro José Luis RODRÍGUEZ
ZAPATERO,
la ministron respondecan pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro Miguel Angel
MORATINOS CUYAUBÉ; LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, la
prezidanton de la
respubliko Jacques CHIRAC, ĉefministron Jean-Pierre RAFFARIN, ministron
pri
eksteraj aferoj Michel BARNIER; LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, ĉefministron (Taoiseach-on) Bertie AHERN,
ministron pri eksteraj aferoj Dermot AHERN; LA PREZIDANTO DE LA ITALA
RESPUBLIKO, ĉefministron Silvio BERLUSCONI, ministron pri eksteraj
aferoj
Franco FRATTINI; LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, la prezidanton
de la
respubliko Tassos PAPADOPOULOS, ministron pri eksteraj aferoj George IAKOVOU; LA PREZIDANTINO DE LA LATVA
RESPUBLIKO, prezidantinon de la
respubliko Vaira VĪĶE FREIBERGA, ĉefministron Indulis EMSIS, ministron
pri
eksteraj aferoj Artis PABRIKS; LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, prezidanton de la respubliko Valdas ADAMKUS,
ĉefministron Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS, ministron pri eksteraj aferoj
Antanas
VALIONIS; LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGO, ĉefministron,
Ministre
d’État-on Jean-Claude JUNCKER, vic-ĉefministron, ministron pri
eksteraj- kaj
enmigradaj aferoj Jean ASSELBORN; LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA
RESPUBLIKO,
ĉefministron Ferenc GYURCSÁNY, ministron pri eksteraj aferoj László
KOVÁCS; LA
PREZIDANTO DE MALTO, ĉefministron Hon. Lawrence GONZI, ministron pri
eksteraj
aferoj Hon. Michael FRENDO; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO,
ĉefministron
D-ron J. P. BALKENENDE, ministron pri eksteraj aferoj D-ron B. R. BOT;
LA
FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, federacian kancelieron
D-ron
Wolfgang SCHÜSSEL, federacian ministron pri eksteraj aferoj D-rinon
Ursula
PLASSNIK; LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, ĉefministron Marek
BELKA,
ministron pri eksteraj aferoj Włodzimierz CIMOSZEWICZ; LA PREZIDANTO DE
LA
PORTUGALA RESPUBLIKO, ĉefministron Pedro Miguel DE SANTANA LOPES,
ministron pri
eksteraj aferoj kaj ministron respondecan pri la eksterlimaj portugalaj
komunumoj António Victor MARTINS MONTEIRO; LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA
RESPUBLIKO, la prezidanton de la registaro Anton ROP, ministron pri
eksteraj
aferoj Ivo VAJGL; LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, ĉefministron
Mikuláš
DZURINDA, ministron pri eksteraj aferoj Eduard KUKAN; LA PREZIDANTINO
DE LA
FINNLANDA RESPUBLIKO, ĉef-ministron Matti VANHANEN, ministron pri
eksteraj
aferoj Erkki TUOMIOJA; LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ĉefministron
Göran
PERSSON, ministron pri eksteraj aferoj Laila FREIVALDS; ŜIA MOŜTO LA
REĜINO DE
GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO, ĉefministron Rt. Hon Tony BLAIR,
ministron pri
eksteraj aferoj kaj pri aferoj de la Brita Naciaro Rt. Hon Jack STRAW; KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn agnoskitajn en
bona kaj konvena
ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj: I-a PARTO I-a TITOLO: DIFINO KAJ CELOJ DE
LA
UNIO I-1-a artikolo: La kreo de la
Unio (1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo
konstrui sian
komunan estontecon, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al
kiu la
membroŝtatoj havigas agosferojn por atingi siajn komunajn celojn. La
Unio
kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de
tiuj ĉi
komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ komunuma
maniero. (2) La Unio estas malfermata antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj,
kiuj respektas
ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna efektivigo de tiuj valoroj. I-2-a artikolo: La valoroj de
la
Unio La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno,
la libereco,
la demokratio, la egaleco, la konstitucia ŝtateco, kaj respekto de la
homaj
rajtoj, -inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj.
Tiuj ĉi
valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en la socio de
plurismo, malpermeso de diskriminacio,
toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj. I-3-a artikolo: La celoj de la Unio (1) La celo de la Unio estas antaŭenigi
la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.
(2) La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco,
sekureco kaj justo
sen internaj limoj, kaj unuecan internan merkaton,
kie la konkurenco estas libera kaj ne difektita. (3) La Unio laboras por la daŭrigebla disvolvo de Eŭropo,
kiu baziĝas sur
ekvilibrigita ekonomia kresko, prezo-stabileco kaj sur sociala
merkatekonomio
kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan
dungitecon kaj
socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj
plibonigo de
kvalito de la vivmedio. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teknikan
progreson. La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj
antaŭenigas la
socian justecon kaj protekton, la egalecon inter viroj kaj virinoj, la
solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj. La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian
koherecon, kaj la
solidarecon inter la membroŝtatoj. La Unio respektas sian riĉan diversecon
kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon
kaj pluan
riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo. (4) En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio
defendas kaj
efektivigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, al
la
sekureco, al la daŭrigebla disvolvo de la Tero, al la solidareco kaj
reciproka
respekto inter la popoloj, al la libera kaj honesta komerco, al la
eliminado de
malriĉeco kaj al la defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al
la
rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto
de
principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. (5) La Unio realigas tiujn celojn per konvenaj rimedoj,
kadre de la
agosferoj havigitaj al ĝi en tiu ĉi Konstitucio. I-4-a artikolo: La fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de diskriminacio (1) Laŭ la Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la
liberan moviĝon
de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de
ekloĝo. (2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la
specialaj
dispozicioj fiksitaj en ĝi, estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze
de
ŝtataneco. I-5-a artikolo: La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj (1) La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la
Konstitucio,
ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj
politikaj
kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn
aŭtonomiojn. Ĝi
respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili la certigon de la
teritoria
integreco de la ŝtato, la konservadon de la publika ordo kaj la
defendon de la
nacia sekureco. (2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de
lojala kunlaboro
reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la
taskoj
devenantaj el la Konstitucio. La membroŝtatoj faras konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn
disponojn por
plenumi siajn devojn devenantajn el la Konstitucio kaj el agoj de la
institucioj
de la Unio. La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj
evitas
ĉiun tian disponon, kiu povas
endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio. I-6-a artikolo: La unia juro La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de
la Unio dum la
praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la
propraj
juroj de la membroŝtatoj. I-7-a artikolo: Jura personeco La Unio estas jura persono. I-8-a artikolo: La simboloj de la Unio La standardo de la Unio konsistas el rondo de dekdu oraj
steloj sur blua
fono. La himno de la Unio estas fragmento de la Odo al ĝojo de la
IX-a simfonio
de Ludwig van Beethoven. La devizo de la Unio estas: "Unuiĝinte en diverseco". La mono de la Unio estas la eŭro. Eŭropa tago estas celebrata la 9-an de majo en la tuta Unio. II-a TITOLO: LA FUNDAMENTAJ
RAJTOJ
KAJ LA UNIA CIVITANECO I-9-a artikolo: La fundamentaj
rajtoj (1) La Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn
fiksitajn en la
Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formanta la II-an parton de ĉi tiu
Konstitucio. (2) La Unio aliĝas al la eŭropa konvencio pri la defendo de
homaj rajtoj
kaj fundamentaj liberecoj. Tiu ĉi aliĝo ne tuŝas la agosferojn de la
Unio
fiksitajn en la Konstitucio. (3) La fundamentaj rajtoj, certigitaj de
la eŭropa konvencio pri defendo de homaj rajtoj kaj
fundamentaj
liberecoj, kaj sekvantaj el la komuna konstitucia tradicio de la
membroŝtatoj,
konsistigas parton de la unia jura ordo, kiel ties ĝeneralaj principoj. I-10-a artikolo: La unia civitaneco (1) Unia civitano estas ĉiu, kiu estas civitano de iu el la
membroŝtatoj.
La unia civitaneco kompletigas kaj ne anstataŭas la nacian civitanecon. (2) La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj havas la devojn
difinitajn en ĉi
tiu Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj: a) rajtas en la teritorio de la membroŝtatoj libere moviĝi
kaj restadi; b) ili havas elektorajton, kaj ili estas elekteblaj en la
eŭropaj
parlamentaj kaj municipaj elektoj de la membroŝtato, kie estas ilia
loĝloko,
laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato; c) ili rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj
instancoj de
iu ajn membroŝtato en la teritorio de tia tria lando, kie la
membroŝtato, kies
civitanoj ili estas, ne posedas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj,
kiel la
civitanoj de la koncerna membroŝtato; d) ili rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento,
turni sin al la
eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin skribe en iu ajn lingvo
de la
Konstitucio al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, kaj
en la
sama lingvo ricevi respondon. Tiuj ĉi rajtoj estas praktikeblaj laŭ la kondiĉoj kaj
limigoj fiksitaj en
ĉi tiu Konstitucio kaj en la disponoj akceptitaj por ĝia efektivigo. III-a TITOLO: LA AGOSFEROJ DE LA UNIO I-11-a artikolo: Bazaj principoj (1) La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de
la
agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj difinas la
principoj
de la subsidiareco kaj proporcieco. (2) Konvene al la principo de agosfero-transdono la Unio
agas ene de la
limoj de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio fare de la
membroŝtatoj, por efektivigi la tie fiksitajn celojn. Ĉiuj agosferoj,
kiujn la
Konstitucio ne transdonis al la Unio, restas ĉe la membroŝtatoj. (3) Konforme al la principo de subsidiareco en tiuj kampoj,
kiuj ne
apartenas al ĝia ekskluziva agosfero, la Unio agas nur tiam kaj
tiamezure, kiam
kaj kiamezure la celoj de la intencita dispono estas kontentige
efektivigeblaj
de la membroŝtatoj nek je centra, nek je regiona, nek je loka nivelo,
sed pro
la amplekso aŭ efiko de la planita dispono ili estas pli bone
realigeblaj je la
nivelo de la Unio. La institucioj de la Unio praktikas la principon de
subsidiareco laŭ la
normoj difinitaj en la protokolo pri la aplikado de la principoj de
subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj zorgas pri la
respekto de
tiu ĉi principo konforme al la proceduro fiksita en la menciita
protokolo. (4) Konforme al la principo de la proporcieco la agoj de la
Unio nek laŭ
enhavo, nek laŭ formo povas superi tion, kio estas necesa por atingi la
celojn
de la Konstitucio. La institucioj aplikas la principon de la proporcieco laŭ la
protokolo pri
la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. I-12-a artikolo: La tipoj de
agosferoj (1) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas ekskluzivan
ago-sferon al
la Unio, sur tiu ĉi kampo nur la Unio rajtas krei kaj akcepti devigan
juran
akton, la membroŝtatoj nur en tiu okazo, en kiu la Unio rajtigas ilin
ĉi-rilate, aŭ en kiu ĝia celo estas la efektivigo de juraj aktoj
alprenitaj
fare de la Unio. (2) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas al la Unio
agosferon
dividitan kun la membroŝtatoj, sur tiu ĉi kampo kaj la Unio, kaj la
membroŝtatoj rajtas krei kaj alpreni devigajn jurajn aktojn. La
membroŝtatoj
agas en ĉi tiu agosfero nur tiagrade, kiagrade la Unio ne praktikis
sian
agorajton, aŭ decidis rezigni pri la praktikado de sia agorajto. (3) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn kaj
dungado-politikojn laŭ
reguloj difinitaj en parto III-a, je kies determinado la Unio havas
agorajton. (4) La Unio havas agosferon por difini kaj efektivigi
komunan eksteran kaj
sekurecan politikon, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna
defenda
politiko. (5) Sur difinitaj kampoj kaj ĉe kondiĉoj fiksitaj en la
Konstitucio la Unio
havas agosferon por efektivigi agadojn subtenantajn, kunordigantajn aŭ
kompletigantajn la disponojn de la
membroŝtatoj, sen tio ke ĝi forprenus la agosferojn de la membroŝtatoj
sur tiuj
ĉi kampoj. La devigaj juraj aktoj de la Unio – alprenitaj surbaze de
dispozicioj
fiksitaj en la parto III-a kaj koncernantaj tiujn ĉi kampojn – ne povas
rezultigi la harmoniigon de leĝaj, dekretaj aŭ administraciaj
dispozicioj de la
membroŝtatoj. (6) La amplekso kaj detalaj reguloj de praktikado de la
uniaj agosferoj
estas fiksitaj en la III-a parto de la Konstitucio, en apartaj
dispozicioj
koncernantaj difinitajn kampojn. I-13-a artikolo: La kampoj de la ekskluzivaj agosferoj (1) La Unio disponas pri ekskluziva agosfero sur la la
sekvantaj kampoj: a) doganunio, b) starigo de konkurencaj reguloj necesaj por funkciigo de
la interna
merkato, c) mona politiko koncerne la membro-
ŝtatojn, kies mono estas la eŭro, d) konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj en la kadro de
komuna fiŝkaptada
politiko, e) komuna komerca politiko. (2) La Unio disponas ankaŭ pri ekskluziva agosfero por ligi
internacian
interkonsenton, se ties ligon preskribas unia leĝdona akto, aŭ se tio
estas
necesa por la interna praktikado de agosferoj de la Unio, aŭ se tio
povas tuŝi
la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ilian aplikosferon. I-14-a artikolo: La kampoj de la dividitaj agosferoj (1) La Unio disponas pri agosferoj dividitaj kun la
membroŝtatoj en la
okazoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi tian agosferon, kiu ne
apartenas al
la kampoj listigitaj en la artikoloj I-13-a kaj I-17-a. (2) La agosferoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj
rilatas al la
sekvantaj ĉefaj kampoj: a) interna merkato, b) sociala politiko rilate la aspektojn fiksitajn en la
III-a parto, c) ekonomia, socia kaj teritoria kohereco, d) agrikulturo kaj fiŝkaptado, escepte de la konservado de
maraj riĉaĵoj
biologiaj, e) vivmedio, f) protekto de konsumantoj, g) trafiko, h) transeŭropaj retoj, i) energiaj aferoj, j) areo de libereco, sekureco kaj juro, k) komunaj sekurecaj riskoj sur kampo de la sanitaraj
aferoj, priskribitaj
en la parto III-a. (3) Sur la kampoj de esploro, teknologia evoluigo kaj
kosmoesploro la Unio
havas agosferojn por gvidi difinitajn agadojn, precipe por ellabori kaj
realigi
programojn, sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la
membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj. (4) Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo la
Unio havas
agosferon por entrepreni agadojn kaj realigi komunan politikon; sed la
praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la
praktikado de iliaj propraj agosferoj. I-15-a artikolo: Kunordigo de la ekonomiaj kaj
dungado-politikoj (1) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn
interne de la
Unio. Tiucele la Konsilio de Ministroj alprenas disponojn, precipe
ĝeneralajn
gvidliniojn koncerne ĉi tiujn politikojn. Apartaj dispozicioj koncernas la membroŝtatojn kies mono
estas la eŭro. (2) La Unio faras disponojn por kunordigi la
dungado-politikojn de la
membroŝtatoj, precipe per difino de gvidlinioj koncerne ĉi tiujn
politikojn. (3) La Unio povas fari iniciatojn por kunordigi la socialan
politikon de la
membroŝtatoj. I-16-a artikolo: Komuna ekstera kaj sekureca politikoj (1) La agosfero de la Unio koncerne la komunan eksteran kaj
sekurecan
politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko, kaj ĉiujn
demandojn
koncernantajn la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan
elformadon de
komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo. (2) La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la
eksteran kaj
sekurecan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka
solidareco, kaj respektas la agadon de la Unio sur tiu ĉi kampo. Ili
detenas
sin de ajna agado kontraŭa al interesoj de la Unio aŭ povanta malhelpi
ĝian
efikecon. I-17-a artikolo: La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj
komplet-igaj
disponoj La Unio havas agosferon fari subtenantajn, kunordigajn kaj
komplet-igajn
disponojn. Tiuj ĉi disponoj sur eŭropa
nivelo ampleksas la sekvajn kampojn: a) protekto kaj plibonigo de la homa sano, b) industrio, c) kulturo, d) turismo, e) edukado, junularo, sporto kaj profesia trejnado, f) civila defendo, g) administra kunlaboro. I-18-a artikolo: Klaŭzo de fleksebleco (1) Se en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a
parto montriĝas ke
necesas ago de la Unio por atingi iun el la celoj fiksitaj en la
Konstitucio,
kaj ĉi tiu ne certigas la necesan agorajton, la Konsilio de Ministroj,
surbaze
de propono de la Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa
Parlamento,
alprenas la konvenajn disponojn per unuanima decido. (2) En la kadro de proceduro, menciita en alineo (3) de
artikolo I-11-a,
kiu utilas por kontroli la aplikiĝon de la subsidi-areca principo, la
Eŭropa
Komisiono estas devigata alvoki la atenton de naciaj parlamentoj al
proponoj
baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo. (3) La disponoj baziĝantaj sur tiu
ĉi artikolo ne povas rezultigi harmoniigon de leĝaj, dekretaj kaj administraciaj dispozicioj de la
membroŝtatoj sur la kampoj, kie la Konstitucio ekskludas tian
harmoniigon. IV-a TITOLO: LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO I-a ĉapitro – Instituciaj kadroj I-19-a artikolo: La institucioj
de
la Unio (1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo
estas: – validigo de ĝiaj valoroj, – antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj, – servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj
membroŝtatoj, – certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj
politikoj kaj
disponoj. Tiu ĉi institucia kadro konsistas el: – la Eŭropa Parlamento, – la Eŭropa Konsilio, – la Konsilio de Ministroj (en la pluaj: la Konsilio), – la Eŭropa Komisiono (en la pluaj: la Komisiono), – la Kortumo de la Eŭropa Unio. (2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj
havigitaj al ili en
la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La
institucioj
bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si. I-20-a artikolo: La Eŭropa Parlamento (1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas
leĝdonajn kaj
buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn
taskojn
laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento
elektas la
prezidanton de la Komisiono. (2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj
de la Unio.
Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de
la civitanoj realiĝas laŭ proporcie
malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu
membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses
deputitojn. La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj
kun ties
aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua
subalineo,
alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa
Parlamento. (3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj
surbaze de rekta kaj
ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara
mandato. (4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn
prezidanton
kaj funkciulojn. I-21-a artikolo: La Eŭropa Konsilio (1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn
instigojn por ĝia
evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj
prioritatojn. La
Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion. (2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ
registarestroj de la
membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono.
En ĝia
laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj. (3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto,
kunsidas ĉiun
kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi,
ke unu
ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu
komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la
prezidanto
rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido. (4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa
Konsilio decidas
per komuna konsento. I-22-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Konsilio (1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per
kvalifikita plimulto
por tempodaŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje
renovigebla.
Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la
Eŭropa
Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama
proceduro. (2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio: a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas
impeton al ĝia
laboro, b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj
surbaze de laboro
plenumita en Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan
preparadon kaj
kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio, c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la
Eŭropa
Konsilio, d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton
al la Eŭropa
Parlamento. La prezidanto de Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur
sia nivelo kaj
en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo de la agosfero de la ministro de
la Unio pri
eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj
sekureca
politikoj. (3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi
nenian nacian
oficon. I-23-a artikolo: La Konsilio de Ministroj (1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento,
plenumas leĝdonan kaj
buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj
kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en
la Konstitucio. (2) La Konsilio konsistas el po unu ministro-nivela
reprezentanto de ĉiu
membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro
de la
koncerna membroŝtato kaj voĉdoni. (3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio
decidas per
kvalifikita plimulto. I-24-a artikolo: Formacioj de la Konsilio de Ministroj (1) La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj.
(2) La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon
de la laboro
plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio.
La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, tenante kontakton kun la
prezidanto de la
Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono, prizorgas la preparadon kaj
prisekvadon
de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio.
(3) La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj
gvidlinioj
difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio
kaj zorgas
pri kohereco de ties agadoj.
(4) La Eŭropa Konsilio difinas la pluajn formaciojn de la
Konsilio en
eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto.
(5) Pri preparo de laboro de la Konsilio respondecas
komisiono konsistanta
el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj. (6) La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni
diskutas aŭ
voĉdonas pri projekto de leĝdona akto.
Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partojn: parto
okupiĝanta
pri decidkreado koncerne uniajn leĝdonajn aktojn kaj parto okupiĝanta
pri ne
leĝdona agado. (7) La prezidadon de diversaj formacioj de la Konsilio,
escepte tiun de la
Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj
parto-prenantaj en la Konsilio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en
eŭropa
decido de la Eŭropa Konsilio, laŭ sistemo de egalrajta rotacio. La
Eŭropa
Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
I-25-a artikolo: Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa
Konsilio kaj
Konsilio
-1 Por
la kvalifikita plimulto
estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio,
donitaj
almenaŭ de dek kvin membroj, samtempe reprezantantaj membroŝtatojn kun
almenaŭ
65 % de la loĝantaro de la Unio. La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar
membroj de la
Konsilio; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingita.
(2) Se diference de alineo (1) la Konsilio decidas ne laŭ
propono de la
Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la
kvalifikita
plimulto estas bezonataj la voĉoj de
almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, samtempe reprezentantaj
membroŝtatojn
kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.
(3) La alineoj (1) kaj (2) estas aplikendaj ankaŭ tiam, kiam
la Eŭropa
Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.
(4) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de
la Komisiono
ne rajtas voĉdoni.
I-26-a artikolo: La Eŭropa Komisiono
(1) La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la
Unio, kaj faras
tiucele konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado de la
Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj
surbaze de la
Konstitucio. Ĝi inspektas la aplikadon de la unia juro, kontrolate de
la
Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la
programojn.
Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn,
efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran
reprezenton de
la Unio, escepte de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj
escepte de
aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo
de
interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de
agado de
la Unio. (2) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj
aktoj de la
Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono.
Ceteraj
juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur,
se la
Konstitucio tiel dispozicias. (3) La ofica tempo de la Komisiono estas kvin
jaroj. (4) La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de
ilia ĝenerala
kapablo kaj eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kies sendependeco estas
ekster
ĉia dubo. (5) La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la
Konstitucio,
konsistas el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive sian
prezidanton kaj
la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la
vicprezidantoj. (6) Post fino de ofica tempo de la Komisiono menciita en
alineo (5) la
Komisiono - inkluzive la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri
eksteraj
aferoj - konsistos el membroj egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj,
escepte
se la Eŭropa Konsilio decidas unuanime pri modifo de tiu ĉi nombro. La membroj de la Komisiono estas elektendaj el inter
civitanoj de la
membroŝtatoj laŭ sistemo de egalrajta rotacio. Tiun ĉi sistemon
determinas la
Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la
sekvaj
principoj: a) la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la
difino de vicordo
kaj deĵordaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono; sekve, la diferenco
inter la
sumo de la tempo de ĉiuj mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du
membroŝtatoj
neniam povas esti pli ol unu; b) atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas konstitui la
sinsekvajn
Komisionojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia diverseco de la
uniaj
membroŝtatoj aperu en ili kontentige. (7) La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj
taskoj. Sen
malrespekto de la alineo (2) de artikolo I-28-a la membroj de la
Komisiono povas nek peti nek akcepti
ordonojn de iu
ajn registaro, institucio, organo aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas
sin de
agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj. (8) La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la
Eŭropa
Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-340-a,
la
Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malkonfido kontraŭ la
Komisiono. Se
tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive
demisii,
kaj la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj devas demisii de la
membreco en
la Komisiono. I-27-a artikolo: La prezidanto de la Eŭropa Komisiono (1) Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj
elektoj, kaj post
konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita
plimulto,
proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto
de la
Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la voĉoj de
plimulto
de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas apogon de la necesa
plimulto, la
Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato
novan
kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento
elektas laŭ sama proceduro. (2) La Konsilio post interkonsento kun la elektita
prezidanto akceptas
liston de pluaj personoj, kiujn ĝi deziras nomumi kiel membrojn de la
Komisiono. Tiuj personoj estas selektendaj surbaze de proponoj de la
membroŝtatoj laŭ vidpunktoj fiksitaj en la alineo
(4) kaj en la dua subalineo de la alineo (6) de la
artikolo
I-26-a. La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri aprobo de la prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj
kaj la aliaj membroj de la Komisiono, kiel kolegaro. Surbaze de tiu ĉi
aprobo
la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto. (3) La prezidanto de la Komisiono: a) difinas la gvidliniojn koncernantajn la funkciadon de la
Komisiono, b) difinas la internan organizon de la Komisiono por
certigi, ke ĝi agadu
kohere, efike kaj en spirito de kolegeco, c) nomumas krom la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj
pluajn
vicprezidantojn el la membroj de la Komisiono. La membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la
prezidanto petas
lin tiel fari. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas
sian
demision, se la prezidanto petas lin tiel fari, konforme al alineo (1)
de
artikolo I-28-a. I-28-a artikolo: La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj (1) La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun
konsento de la
prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj
aferoj.
La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama
proceduro. (2) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la
komunan eksteran
kaj sekurecan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj
al
formado de tiu ĉi politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato ricevita de la
Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj
defendan. (3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas
prezidanto de la
Konsilio de Eksteraj Aferoj. (4) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el
la
vicprezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi certigas la akordon de eksteraj
agadoj de
la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri taskoj de la
Komisiono lige
al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la
ekstera agado
de la Unio. Dum la plenumado de siaj
taskoj interne de la Komisiono, kaj ekskluzive nur rilate ĉi tiujn
taskojn, –
se ĝi estas en akordo kun alineoj (2) kaj (3) – la ministro de la Unio
pri
eksteraj aferoj agas laŭ la proceduroj validaj por la funkciado de la
Komisiono. I-29-a artikolo: La Kortumo de la Eŭropa Unio (1) La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, el
la Tribunalo
kaj el la specialiĝintaj tribunaloj.La Kortumo de la Eŭropa Unio
certigas
respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio. La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por
garantii la efikan
juran protektadon en la kampoj reglamentitaj fare de la unia juro. (2) La Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj
membroŝtatoj. Ĝian
laboron helpas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ
po unu
juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la
juĝistoj de la
Tribunalo estas elektendaj el inter personoj, kies sendependeco estas
nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj
III-355-a kaj III-356-a. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas
nomumataj
fare de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por
sesjara
periodo. Ili estas renomumeblaj. (3) La Kortumo de la Eŭropa Unio konforme al la dispozicioj
fiksitaj en la
III-a parto: a) faras decidojn pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu el la membroŝtatoj aŭ institucioj, aŭ de natura aŭ
jura persono; b) faras antaŭdecidon je petoj de la naciaj tribunaloj pri
interpretado de
la unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de juraj aktoj
alprenitaj
fare de la institucioj; c) faras decidojn en ceteraj kazoj preskribitaj en la
Konstitucio. II-a ĉapitro – Ceteraj institucioj kaj organoj de la Unio I-30-a artikolo: La Eŭropa Centra Banko (1) La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj
konsistigas la
Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La la monan politikon de la Unio
direktas
la Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj
kies
valuto estas la eŭro, kaj kiuj kune
konsistigas
la eŭro-sistemon. (2) La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la
decidfaraj
organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de
Centraj
Bankoj estas konservi la stabilecon de la prezoj. Sen endanĝerigo de
tiu ĉi
celo, ĝi subtenas la ĝeneralan ekonomian politikon de la Unio por
kontribui al
la realigo de la celoj de la Unio. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn
de centra
banko konforme al la dispozicioj de parto III-a de la Konstitucio kaj
al la
statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra
Banko. (3) La Eŭropa Centra Banko estas institucio kun jura
personeco. Ĝi havas la
ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Dum la praktikado de
siaj
agosferoj kaj koncerne siajn financojn ĝi estas sendependa. La
institucioj,
organoj kaj oficejoj de la Unio, kaj la registaroj de la membroŝtatoj
respektas
ĉi tiun sendependecon. (4) La Eŭropa Centra Banko alprenas la aranĝojn necesajn por
plenumi siajn
taskojn, konforme al la dispozicioj de artikoloj III-185-a – III-191-a
kaj
III-196-a, kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa
Sistemo de
Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj
artikoloj,
la membroŝtatoj kaj siaj centraj bankoj, kies valuto ne estas la eŭro,
konservas
siajn agosferojn pri monaj aferoj. (5) Oni devas konsulti la Eŭropan Centran Bankon - kadre de
ĝia agosfero -
pri ĉiuj proponoj de uniaj juraj aktoj kaj de ĉiuj planataj naciaj
juraj
normoj, kaj ĝi rajtas prezenti opinion sur kampoj apartenantaj al sia
agosfero. (6) La decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia
konsisto kaj ĉiuj
detalaj reguloj pri ilia funkciado estas difinitaj en la artikoloj
III-382-a
kaj III-383-a, kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj
Bankoj kaj de
la Eŭropa Centra Banko. I-31-a artikolo: La Revizora Kortumo (1) La Revizora Kortumo estas institucio kontrolanta la
kontojn de la Unio. (2) La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn de ĉiuj
enspezoj kaj elspezoj
de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj
bonrezulta. (3) La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu
membroŝtato. La
membroj de la Revizora Kortumo plenumas siajn taskojn plene sendepende,
en
ĝenerala intereso de la Unio. I-32-a artikolo: La konsultaj organoj de la Unio (1) La Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Sociala
Komitato helpas
en konsulta funkcio la Eŭropan
Parlamenton, la Konsilion kaj la Komisionon. (2) La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj
de regionaj kaj
lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon en regiona aŭ loka
kolektivo, aŭ
havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo. (3) La Ekonomia kaj Sociala Komitato konsistas el
reprezentantoj de
organizaĵoj de labordonantoj kaj laborprenantoj, el reprezentivaj
rolantoj de
aliaj sferoj de la civila socio, tiel precipe el la reprezentantoj de
la
ekonomia kaj socia vivo kaj de la civitana partopreno en la fakaj kaj
kulturaj
terenoj. (4) La membroj de Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia
kaj Sociala
Komitato ne estas instrukcieblaj. Dum la plenumo de siaj taskoj ili
estas
absolute sendependaj, kaj ili agas laŭ la ĝenerala intereso de la Unio. (5) La artikoloj III-386-a – III-392-a enhavas la regulojn
pri la konsisto,
pri la nomumo de iliaj membroj, kaj la agosferon kaj funkciadon de tiuj
ĉi
komitatoj. La reguloj menciitaj en alineoj (2) kaj (3) pri naturo de
konsisto de la
komitatoj, estas en regulaj, tempaj intervaloj reviziotaj fare de la
Konsilio,
konsidere la ekonomian, socian kaj demografian situacion ene de la
Unio.
Tiucele la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono alprenas
eŭropajn
decidojn. V-a TITOLO: LA PRAKTIKADO DE AGOSFEROJ DE LA UNIO I-a ĉapitro – Ĝeneralaj dispozicioj I-33-a artikolo: La juraj aktoj de la Unio (1) La institucioj aplikas - por praktiki la agosferojn de
la Unio,
konforme al la dispozicioj fiksitaj en
la III-a parto - la sekvantajn jurajn rimedojn: eŭropa leĝo, eŭropa
kadroleĝo,
eŭropa dekreto, eŭropa decido, rekomendo kaj opinio. La eŭropa leĝo estas leĝdona akto kun ĝenerala valido. Ĝi
estas plenmezure
deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj. La eŭropa kadroleĝo estas tia leĝdona akto, kiu estas deviga
koncerne la
atingotajn celojn por ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de
formo kaj
rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj. La eŭropa dekreto estas ĝenerale valida, sed ne leĝdona
akto, kiu servas
por efektivigo de la leĝdonaj aktoj kaj de certaj dispozicioj de la
Konstitucio. La eŭropa dekreto egale povas esti tia, kiu estas
plenmezure
deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj, kaj tia, kiu estas
deviga
koncerne la atingotajn celojn en ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la
elekton de
la formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj. La eŭropa decido estas plenmezure deviga, ne leĝdona akto.
En la okazo, se
ĝi aparte notas, kiuj estas la adresitoj, la decido estas deviga
ekskluzive por
tiuj, kiujn ĝi notis, kiel adresitojn. La rekomendoj kaj opinioj ne havas devigan forton. (2) Dum konsiderado de proponoj direktiĝantaj al leĝdonaj
aktoj la Eŭropa
Parlamento kaj la Konsilio detenas sin de alpreno de juraj aktoj, kiuj
diferencas de la preskriboj de la leĝdona proceduro
aplikenda sur la konkreta tereno. I-34-a artikolo: Leĝdonaj aktoj (1) La eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune alprenataj
fare de la
Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono,
konforme
al la ordinara leĝdona proceduro difinita en la artikolo III-396-a. Se
la du
institucioj ne povas konsenti, la
traktata jura akto ne estos alprenita. (2) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj
leĝoj kaj
kadrolegoj estas alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kunagado de
la
Konsilio, aŭ fare de la Konsilio ĉe kunagado de la Eŭropa Parlamento,
konforme
al la specialaj leĝdonaj proceduroj. (3) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj
leĝoj kaj
kadroleĝoj estas alpreneblaj surbaze de iniciato de iu grupo de la
membroŝtatoj, aŭ de la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ
surbaze de rekomendo de la Eŭropa Centra Banko, aŭ de
peticio de
la Kortumo, respektive de la Eŭropa Investa Banko. I-35-a artikolo: Aktoj ne leĝdonaj (1) La Eŭropa Konsilio alprenas eŭropajn decidojn en kazoj
difinitaj en la
Konstitucio. (2) La Konsilio kaj la Komisiono, precipe en okazoj
menciitaj en la
artikoloj I-36-a kaj I-37-a, la Eŭropa Centra Banko en okazoj aparte
difinitaj
en la Konstitucio, alprenas eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn. (3) La Konsilio alprenas rekomendojn. La Konsilio decidas
surbaze de
propono de la Komisiono en la okazoj, se la Konstitucio preskribas, ke
la juraj
aktoj devas esti akceptataj konforme al propono de la Komisiono. Ĝi
decidas
unuanime en tiuj kampoj, en kiuj la unuanimeco estas necesa por alpreno
de la
juraj aktoj de la Unio. La Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko
alprenas
rekomendojn en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio I-36-a artikolo: Dekretoj baziĝantaj sur rajtigo (1) En eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj oni povas doni rajtigon
por la
Komisiono al alpreno de tiaj eŭropaj dekretoj baziĝantaj sur rajtigo,
kiuj
kompletigas aŭ amendas iujn ne bazajn dispoziciojn de la eŭropaj leĝoj
aŭ
kadroleĝoj. En la leĝoj kaj kadroleĝoj enhavantaj la rajtigon oni devas
unusence difini
la celon, enhavon, aplikosferon kaj tempodaŭron de la rajtigo. La bazaj
elementoj de la koncerna reguligata tereno estas reguligeblaj
ekskluzive
en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, kaj
koncerne ilin oni ne povas doni rajtigon. (2) En la eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo oni devas unusence difini
la kondiĉojn
de praktikado de la rajtigo, kiuj povas esti la sekvaj: a) la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio povas decidi, ke ili
retiras la
rajtigon; b) la eŭropa dekreto baziĝanta sur rajtigo povas ekvalidiĝi
nur se la
Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio ne starigas obĵeton ene de preskribita
limdato
difinita en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo. Ĉe apliko de la punktoj a) kaj b) la Eŭropa Parlamento
decidas per plimulto
de siaj membroj, kaj la Konsilio per kvalifikita plimulto. I-37-a artikolo. Plenumaj aktoj (1) La membroŝtatoj alprenas en siaj naciaj juroj la
disponojn, necesajn
por plenumo de la devigaj uniaj juraj aktoj. (2) Se la plenumo de iu deviga unia jura akto devas okazi
laŭ unuecaj
kondiĉoj, tia jura akto havigas plenumajn agosferojn al la Komisiono,
respektive en specialaj kaj sufiĉe motivitaj okazoj kaj en okazoj
preskribitaj
en la artikolo I-40-a al la Konsilio. (3) Por celoj fiksitaj en la artikolo (2), oni devas
anticipe difini en
eŭropa leĝo la regulojn kaj ĝeneralajn principojn de la membroŝtataj
kontrolaj
mekanismoj, koncernantaj la praktikadon de plenuma agosfero de la
Komisiono. (4) La plenumaj aktoj de la Unio povas esti eŭropaj plenumaj
dekretoj aŭ
eŭropaj plenumaj decidoj. I-38-a artikolo: Komunaj reguloj koncernantaj la jurajn
aktojn de la Unio (1) Se la Konstitucio ne preskribas, kiatipan juran akton
oni devas
alpreni, la institucioj mem elektas la tipon de la jura akto, konforme
al la
aplikendaj proceduroj en la konkretaj okazoj, kaj en akordo kun la
principo de
proporcieco fiksita en la artikolo I-11-a. (2) La juraj aktoj devas enhavi motivadon, kaj en ĝi oni
devas aludi al ĉiu
propono, iniciato, rekomendo, peto aŭ opinio, kiujn
la Konstitucio preskribas. I-39-a artikolo: Promulgo kaj validiĝo (1) La prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio
subskribas la
eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn, alprenitajn laŭ ordinara leĝdona
proceduro. En ceteraj okazoj tiujn ĉi jurajn aktojn subskribas la
prezidanto de la
alprenanta institucio. La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn oni devas promulgi en la
Oficiala
Bulteno de la Eŭropa Unio kaj ili ekvalidiĝas en la tago difinita en
ili, aŭ
manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo. (2) La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne
havas apartan
rondon de adresitoj, subskribas la prezidanto de tiu institucio, kiu
alprenas
ilin. La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne
havas apartan
rondon de adresitoj, oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la
Eŭropa
Unio; ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la
dudekan
tagon post sia promulgo. (3) Pri la eŭropaj decidoj, diferencaj de tiuj menciitaj en
la alineo (2)
oni devas sciigi iliajn adresitojn kaj ili ekvalidiĝas samtempe kun la
sciigo. II-a ĉapitro – Specialaj dispozicioj I-40-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan
eksteran kaj
sekurecan politikojn (1) La Eŭropa Unio praktikas komunan eksteran kaj sekurecan
politikojn,
kiuj baziĝas sur pluevoluigo de reciproka politika solidareco inter la
membroŝtatoj, sur identigo de aferoj kun ĝenerala intereso, sur realigo
de pli
kaj pli ampleksiĝanta akordo inter agoj de la membroŝtatoj. (2) La Eŭropa Konsilio konstatas la strategiajn interesojn
de la Unio kaj
difinas la celojn de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj de la
Unio. Ĉi
tiujn politikojn elformas la Konsilio laŭ la strategiaj gvidlinioj
difinitaj
fare de la Eŭropa Konsilio, kaj konforme al la reguloj fiksitaj en la
parto
III-a. (3) La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio starigas la necesajn
eŭropajn
decidojn. (4) La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumata
fare de la
ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj fare de la membroŝtatoj
aplikante
naciajn kaj uniajn rimedojn. (5) La membroŝtatoj inter si akordigas ene de la Eŭropa
Konsilio kaj la
Konsilio en ĉiuj ĝeneralinteresaj eksteraj kaj sekurecpolitikaj
demandoj por
elformi komunan alproksimigon rilate al la demando. La membroŝtatoj
devas
akordiĝi kun la aliaj membroŝtatoj en la Konsilio aŭ en la Eŭropa
Konsilio
antaŭ plenumo de iu ajn internaci-nivela ago aŭ devontiĝo tuŝanta la
interesojn
de la Unio. La membroŝtatoj, pere de sia ago montranta en unu direkton,
certigas, ke la Unio estu kapabla validigi siajn interesojn kaj
valorojn sur
internacia nivelo. La membroŝtatoj estas reciproke solidaraj unu kun
alia. (6) Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj koncernantaj la komunan
eksteran kaj
sekurecan politikojn, la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas
unuanime,
escepte de la okazoj, konstatitaj en la parto III-a. La Eŭropa Konsilio
aŭ la
Konsilio decidas je iniciato de iu membroŝtato, aŭ surbaze de propono
de la
ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, respektive laŭ propono de la
ministro
de la Unio pri eksteraj aferoj, subtenata de la Komisiono. Ili ne
rajtas
alpreni eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn. (7) La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni eŭropan
decidon, kiu
preskribas, ke la Konsilio rajtas decidi per kvalifikita plimulto ankaŭ
en
okazoj, diferencaj de tiuj, menciitaj en la parto III-a. (8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la
ĉefaj rilatoj
kaj bazaj elektebloj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj
kontinue
informi ĝin pri ties formiĝo. I-41-a artikolo: Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan
sekurecan kaj
defendan politikojn (1) La komuna sekureca kaj defenda politikoj estas
nedisigeblaj partoj de
la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Tiuj ĉi politikoj, apogantaj
sin sur
civilaj kaj armeaj rimedoj, garantias operaciajn kapablojn por la Unio.
La Unio
povas uzi tiujn ĉi rimedojn por misioj eksteruniaj, packonservaj,
konfliktopreventaj kaj fortigantaj la internacian sekurecon, konforme
al
principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. La plenumo de ĉi tiuj
taskoj
baziĝas sur kapabloj disponigitaj fare de la membroŝtatoj. (2) La komuna sekureca kaj defenda politikoj enhavas
laŭgradan elformon de
komuna unia defenda politiko. Tio, se la Eŭropa Konsilio decidas tiel
unuanime,
kondukas al komuna defendo. En tiu ĉi okazo la Eŭropa Konsilio
rekomendas al la
membroŝtatoj alprenon de tia decido, konforme al iliaj konstituciaj
postuloj. La politiko de la Unio laŭ tiu ĉi artikolo ne tuŝas la
individuan
karakteron de sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj
membroŝtatoj,
respektas la devontigojn - surbaze de la Nord-Atlantika Traktato - de
tiuj
membroŝtatoj, kiuj vidas realigita sian komunan defendon en Organizaĵo
de
Nord-Atlantika Traktato, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna
sekureca kaj
defenda politikoj difinitaj en ties kadro. (3) La membroŝtatoj - kiel kontribuon al realigo de celoj
difinitaj fare de
la Konsilio al efektivigo de la komuna sekureca kaj defenda politikoj -
disponigas civilajn kaj armeajn rimedojn al la Unio. Tiuj membroŝtatoj,
kiuj
komune starigas plurnaciajn fortojn, ankaŭ tiujn fortojn povas
disponigi al la
komuna sekureca kaj defenda politikoj. La membroŝtatoj prenas sur sin, ke ili laŭgrade plibonigos
siajn armeajn
kapablojn. Realiĝos agentejo okupiĝanta pri defendaj-kapabloevoluigaj,
esploraj, akiraj kaj armilaraj aferoj (Eŭropa Defenda Agentejo), kies
tasko
estas konstato de la operaciaj pretendoj, subteno de disponoj servantaj
la kontentigon de tiuj ĉi pretendoj, kaj
kiu
kontribuas al difino - kaj en konkreta okazo - al plenumo de agoj
necesaj por
fortigi la industrian kaj teknologian bazojn de la defenda sektoro, ĝi
partoprenas en difino de eŭropa armilara kaj kapabloevoluiga politikoj,
kaj
helpas la Konsilion en taksado de plibonigo de la militaj kapabloj. (4) La Konsilio alprenas unuanime la eŭropajn decidojn
celantajn al plenumo
de komuna sekureca kaj defenda politikoj, inkluzive la eŭropajn
decidojn,
celantajn al iniciato de misioj, menciitaj en tiu ĉi artikolo, surbaze de propono de la ministro de la Unio
pri eksteraj aferoj aŭ surbaze de iniciato de iu membroŝtato. La
ministro de la
Unio pri eksteraj aferoj, en konkreta okazo komune kun la Komisiono
rajtas
proponi same la aplikadon de naciaj kaj uniaj rimedoj. (5) La Konsilio por defendi la valorojn kaj validigi la
interesojn de la
Unio rajtas komisii grupon de la membroŝtatoj je plenumo de certaj
misioj en
kadro de la Unio. Por plenumo de tiaj misioj oni devas apliki la
artikolon
III-310-an. (6) Tiuj membroŝtatoj, kiuj havas armeajn kapablojn
kontentigantajn pli
altajn pretendojn, kaj kiuj - konsidere al misioj starigantaj la plej
altajn
postulojn - tiuterene akceptis pli severajn devontigojn, elformas
konstantan
strukturitan kunagadon en kadro de la Unio. Por tia kunagado oni devas
apliki
la artikolon III-312-an. Ĝi ne tuŝas la dispoziciojn fiksitajn en
artikolo
III-309-a. (7) Okaze de armita atako kontraŭ la teritorio de iu el la membroŝtatoj, la ceteraj membroŝtatoj devas
- konforme al la artikolo 51-a de Ĉarto
de la Unuiĝintaj Nacioj - doni ĉiaspecan disponeblan helpon kaj apogon
al tiu
ĉi ŝtato. Tio ne tuŝas la individuan karakteron de la sekureca kaj
defenda
politikoj de la unuopaj membro-ŝtatoj. La devontigoj kaj kunlaboroj
surprenitaj sur tiuj ĉi kampoj devas harmonii kun devontigoj alprenitaj
en la
kadro de la Organizaĵo de la
Nord-Atlantika Traktato, kiu ankaŭ plue konsistigas por la
partoprenantaj
ŝtatoj la bazon de la komuna defendo, kaj restas ties efektiviga forumo. (8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la
pli gravaj
aspektoj kaj fundamentaj alternativaj eblecoj de la komuna sekureca kaj
defenda
politiko, kaj oni devas daŭre informi ĝin pri ties formiĝo. I-42-a artikolo: Apartaj dispozicioj rilate al areo de
libereco, sekureco
kaj justo (1) La Unio estigas areon baziĝantan sur validiĝo de la
libereco, sekureco
kaj justo pere de la sekvantaj rimedoj: a) en okazo se estas necese, alpreno de eŭropa leĝo kaj
kadroleĝo, sur kampoj denombritaj en la
III-a parto,
por proksimigi la leĝajn, dekretajn kaj administraciajn dispoziciojn de
la
membroŝtatoj; b) plifortigo de la reciproka konfido inter la koncernaj
instancoj de la
membroŝtatoj, precipe surbaze de reciproka agnoskado de tribunalaj kaj
ekstertribunalaj decidoj; c) operacia kunagado inter la agosferon havantaj instancoj
de la
membroŝtatoj, nome inter la membroŝtataj policoj, doganinstancoj kaj
ceteraj,
fakaj servoj okupiĝantaj pri prevento kaj malkovro de krimagoj. (2) En la kadro de areo de validiĝo de la libereco, sekureco
kaj justo, la
naciaj parlamentoj rajtas partopreni la takso- procedurojn laŭ la
artikolo
III-260-a. La naciaj parlamentoj partoprenas - en akordo kun la
artikoloj
III-276-a aŭ III-273-a - en la politika kontrolo de Europol kaj en la
taksado
de la agado de Eurojust. (3) La membroŝtatoj havas
rajton de
iniciato konforme al la artikolo III-264-a sur
kampo de polica kaj
justica
kunagado konekse kun la punaferoj. I-43-a artikolo: Solidareca klaŭzo (1) En okazo se iun membroŝtaton trafas terorisma atako, aŭ
se ĝi fariĝas
viktimo de naturkatastrofo aŭ katastrofo kaŭzita de homo, la Unio kaj
siaj
membroŝtatoj agas kolektive, en la spirito de solidareco. La Unio
mobilizas
ĉiujn disponeblajn rimedojn, inkluzive la armeajn energifontojn
disponigitajn
fare de la membroŝtatoj, por ke ĝi: a) - preventu la terorisman minacon sur la teritorio de la
membroŝtatoj; - protektu la demokratajn instituciojn kaj la civilan
loĝantaron de
eventuala terorisma atako; - okaze de terorisma atako, por iu membroŝtato, je peto de
ĝia politika
gvidado, donu helpon sur ties teritorio; b) - okaze de katastrofo kaŭzita de naturo aŭ de homo, por
iu membroŝtato,
je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio. (2) La artikolo III-329-a enhavas la detalajn regulojn
koncernantajn la
efektivigon de tiu ĉi artikolo. III-a ĉapitro - Firmigita
kunagado I-44-a artikolo: Firmigita kunagado (1) Tiuj membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia
firmigitan
kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la Unio,
rajtas
uzi la instituciojn de la Unio ene de la limoj de tiu ĉi artikolo kaj
de la
artikoloj III-416-a – III-423-a kaj en akordo kun la reguloj tie
determinitaj,
kaj ili rajtas praktiki tiujn ĉi agosferojn aplikante la konvenajn
dispoziciojn
de la Konstitucio. La firmigita kunagado direktiĝas al antaŭenigo de plenumado
de la celoj kaj
al defendo de la interesoj de la Unio, kaj al la firmigo de la
integriĝa
procezo. Tia kunagado kiam ajn estas malfermita por ĉiuj membroŝtatoj
en akordo
kun la artikolo III-418-a. (2) La Konsilio povas alpreni eŭropan decidon kun rajtigo al
firmigita
kunagado en ekstrema okazo, se ĝi konstatis ke la celoj de la kunagado
ne povas
esti atingotaj fare de tuto de la Unio ene de racia limdato, kaj se
almenaŭ unu
triono de la membroŝtatoj partoprenas ĝin. La Konsilio decidas laŭ la
proceduro
determinita en la artikolo III-419-a. (3) La diskutojn de la Konsilio rajtas partopreni ĉiuj
membroŝtatoj, sed la
voĉdonadon rajtas partopreni nur tiuj membroj de la Konsilio, kiuj
reprezentas
la membroŝtatojn de la firmigita kunagado. Por atingi la unuanimecon oni devas konsideri nur la voĉojn
de la
reprezentantoj de la partoprenantaj
membroŝtatoj. Por atingi la kvalifikitan plimulton estas bezonataj la
voĉoj de almenaŭ 55
% de la konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membroŝtatojn, samtempe
reprezentantaj
almenaŭ 65 %-n de
la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj. La blokanta malplimulto devas konsisti almenaŭ el membroj de
la Konsilio
reprezentantaj pli ol 35 %-n de la
loĝantaro de la partoprenantaj ŝtatoj plus unu persono; manke de tio
oni devas
konsideri la kvalifikitan plimulton, kiel atingitan. Diference de la tria kaj kvara subalineo, se la Konsilio
decidas ne surbaze
de propono de la Komisiono aŭ de la ministro de la Unio pri eksteraj
aferoj, al
la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de la
konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membro-ŝtatojn,
samtempe
reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj. (4) La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita
kunagado devigas
nur la partoprenantajn membroŝtatojn.Tiuj ĉi juraj aktoj ne apartenas
al la
uniaj atingaĵoj aprobendaj fare de landoj intencantaj aliĝi al la Unio. VI-a TITOLO: LA DEMOKRATA
FUNKCIADO
DE LA UNIO I-45-a artikolo: Principo de la demokrata egaleco La Unio dum ĉiuj siaj aktivecoj respektas la principon de
egaleco inter la
civitanoj; la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dediĉas al
ĉiuj
civitanoj la saman atenton. I-46-a artikolo: Principo de la reprezenta demokratio (1) La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta
demokratio. (2) Sur nivelo de la Unio la rekta reprezentado de civitanoj
efektiviĝas en
la Eŭropa Parlamento. En la Eŭropa Konsilio la reprezentadon de la membroŝtatoj
plenumas siaj
ŝtat- aŭ registarestroj, kaj en la Konsilio siaj registaroj, kiuj mem
havas
demokratan respondecon antaŭ siaj, naciaj parlamentoj aŭ civitanoj. (3) Ĉiu civitano havas rajton partopreni en la demokrata
vivo de la Unio.
Oni devas fari la decidojn kiel eble plej publike kaj sur nivelo kiel
eble plej
proksima al la civitanoj. (4) La eŭropa-nivelaj politikaj partioj kontribuas al
elformigo de la
eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la uniaj civitanoj. I-47-a artikolo: Principo de la partoprena demokratio (1) La institucioj per konvenaj rimedoj garantias, ke la
civitanoj kaj
intereso-reprezentaj organizoj povu esprimi opinion pri iu ajn aktiveco
de la
Unio, kaj povu publike diskuti pri tiuj aktivecoj. (2) La institucioj de la Unio vivtenas malfermitan,
travideblan kaj
sisteman dialogon kun la intereso-reprezentaj organizoj kaj kun la
civila
socio. (3) La Komisiono tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun
la koncernaj
partneroj, por garantii la koherecon kaj travideblecon de agoj de la
Unio. (4) Almenaŭ unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe
estas ŝtatanoj el
signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono – ene
de sia
agosfero – prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la
konsidero
de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian
juran
akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn kon-cernantajn la procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn okaze
de ĉi tiu civitana iniciato, inkluzive ankaŭ tion, ke la
iniciato devas deveni de civitanoj de
minimume kiom da membroŝtatoj. I-48-a artikolo: La sociaj partneroj kaj la aŭtonoma socia
dialogo La Unio konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj
sistemoj agnoskas kaj
subtenas la unia-nivelan taskosurprenon de la sociaj partneroj; kaj
respektante
ilian sendependecon antaŭenigas la dialogon inter la sociaj partneroj. La trilatera socia pintokunveno pri la kresko kaj dungado
kontribuas al
daŭrigo de socia dialogo. I-49-a artikolo: La eŭropa mediaciisto La mediaciisto - elektita fare de la Eŭropa Parlamento ĉe
kondiĉoj
difinitaj en la Konstitucio - transprenas la plendojn koncerne la
oficajn
misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj aŭ
oficejoj. Li/ŝi enketas pri la plendoj kaj pretigas raporton pri la
rezultoj.
Dum plenumo de siaj taskoj la mediaciisto estas absolute sendependa. I-50-a artikolo: La travidebleco de laborprocezo de la uniaj
institucioj,
organoj kaj oficejoj (1) Por antaŭenigi la bonan regadon kaj certigi la
partoprenon de la civila
socio, la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dum siaj laboroj
agas
respektante la principon de malfermiteco kiel eble plej komplete. (2) La kunsidoj de la Eŭropa Parlamento estas publikaj; kaj
ankaŭ la
kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas
pri
propono celanta al leĝdona akto. (3) Konforme al la kondiĉoj difinitaj en la parto III-a, iu
ajn unia
civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono havanta loĝlokon, aŭ
rezidejon laŭ
estiga dokumento en iu membroŝtato, rajtas atingi la dokumentojn de
institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, sendepende de ilia apera
formo. La ĝeneralaj principoj de rajto pri atingo de tiuj ĉi
dokumentoj kaj la
reguloj determinantaj ties limigojn baziĝantajn sur komunaj aŭ privataj
interesoj estas difinitaj en eŭropa leĝo. (4) Konforme al la eŭropa leĝo menciita en la alineo (3) ĉiu
institucio,
organo kaj oficejo fiksas en sia
statuto la specialajn dispoziciojn koncerne la atingon de siaj
dokumentoj. I-51-a artikolo: La defendo de la personaj donitaĵoj (1) Ĉiu havas rajton pri protekto de personaj donitaĵoj
lin/ŝin
koncernantaj. (2) Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo fiksas la regulojn koncerne la
protekton de la
naturaj personoj dum la datummanipulado
de la personaj donitaĵoj fare de la uniaj institucioj, organoj kaj
oficejoj,
kaj fare de la membroŝtatoj dum siaj agadoj apartenantaj al aplikokampo
de la
unia juro, tiel same la regulojn rilate al libera fluo de ĉi tiuj
donitaĵoj.
Sendependaj instancoj kontrolas la respekton de tiuj ĉi reguloj. I-52-a artikolo: La jura statuso de la eklezioj kaj
filozofiaj, nereligiaj
organizoj (1) La Unio respektas kaj ne ofendas la juran statuson de la
eklezioj kaj
religiaj organizoj aŭ kolektivoj, kiun ili havas laŭ la nacia juro en
la
membroŝtatoj. (2) La Unio tiel same respektas la juran statuson de la
filozofiaj,
nereligiaj organizoj, laŭ la nacia juro. (3) Rekonante iliajn identecon kaj specialan kontribuon, la
Unio vivtenas
rektan, travideblan kaj sisteman dialogon kun tiuj ĉi eklezioj kaj
organizoj. VII-a TITOLO: LA FINANCOJ DE LA UNIO I-53-a artikolo: Buĝetaj kaj financaj principoj (1) Konforme al la dispozicioj fiksitaj en la parto III-a
oni devas
antaŭplani kaj indiki en la unia buĝeto ĉiujn enspezajn kaj elspezajn
artikolojn de la Unio, rilate al apartaj financaj jaroj. (2) La enspezoj kaj elspezoj de la buĝeto devas ekvilibri. (3) Oni devas aprobi la elspezojn indikitajn en la buĝeto
por unu financa
jaro, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-412-a. (4) La antaŭkondiĉo de efektivigo de la elspezoj indikitaj
en la buĝeto
estas la alpreno de unia jura akto kun deviga forto, konforme al la
eŭropa leĝo
menciita en la artikolo III-412-a, kiu certigas juran bazon por la ago
de la
Unio kaj al plenumo de la elspezoj interrilataj, escepte de la kazoj
difinitaj
en la menciita eŭropa leĝo. (5) Por certigi la buĝetan disciplinon, se iu jura akto
povas havi signifan
efikon al la buĝeto, la Unio ne rajtas ĝin alpreni, ĝis kiam oni
certigas, ke
la elspezoj devenantaj el tiu ĉi jura akto estas financeblaj ene de la
limoj de
propraj fontoj de la Unio, kaj ĉe respekto de la plurjara financa kadro
menciita en la artikolo I-55-a. (6) Oni devas efektivigi la buĝeton respektante la
principojn de la efika
kaj rezulta financa mastrumado. La membro-ŝtatoj kaj la Unio kunlaboras
por
certigi la utiligon de la buĝetaj antaŭplanoj konforme al tiu ĉi baza
principo. (7) La Unio kaj la membroŝtatoj konforme al dispozicioj de
la artikolo
III-415-a batalas kontraŭ la fraŭdo kaj ĉiuj aliaj kontraŭjuraj agadoj
ofendantaj
la financajn interesojn de la Unio. I-54-a artikolo: La propraj fontoj de la Unio (1) La Unio prizorgas la necesajn rimedojn por atingi siajn
celojn kaj
efektivigi siajn politikojn. (2) Ne tuŝante la ceterajn enspezojn, oni devas financi la
buĝeton de la
Unio plenmezure el propraj fontoj. (3) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la
dispoziciojn
koncerne la sistemon de la propraj fontoj de la Unio, ĉi-rilate la
eŭropa leĝo
povas krei novajn aŭ povas nuligi certajn, ekzistantajn fontotipojn.
Konsultinte la Eŭropan Parlamenton la Konsilio decidas unuanime. Tiu ĉi
eŭropa
leĝo ekvalidiĝas nur post la aprobo fare de la membroŝtatoj, konforme
al siaj
propraj, laŭkonstituciaj postuloj. (4) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la
plenumajn
disponojn koncerne la sistemon de propraj fontoj de la Unio, se la
eŭropa leĝo
alprenita surbaze de la alineo (3) dispozicias tiel. La Konsilio
decidas post
konsento de la Eŭropa Parlamento. I-55-a artikolo: La plurjara financa kadro (1) La plurjara financa kadro certigas, ke la elspezoj de la
Unio formiĝu
ordigite, inter la limoj de la propraj fontoj. La plurjara financa
kadro
difinas - konforme al la artikolo III-402-a - laŭ elspezaj kategorioj
la supran
limon de jaraj sindevontigaj antaŭplanoj. (2) Eŭropa leĝo unuanime alprenita fare de la Konsilio
determinas la
plurjaran financan kadron. La Konsilio decidas unuanime, post
interkonsento de
la Eŭropa Parlamento aprobita fare de plimulto de siaj membroj. (3) La jara
buĝeto de la Unio
devas esti en akordo kun la plurjara financa kadro. (4) La Eŭropa Konsilio povas rajtigi la Konsilion per
unuanime alprenita,
eŭropa decido, ke ĝi decidu per kvalifikita plimulto da voĉoj pri la
alpreno de
la eŭropa leĝo menciita en alineo (2). I-56-a artikolo: La buĝeto de la Unio La jaran buĝeton de la Unio determinas eŭropa leĝo alprenita
konforme al la
reguloj fiksitaj en artikolo III-404-a. VIII-a TITOLO: LA UNIO KAJ ĜIAJ NAJBARAJ LANDOJ I-57-a artikolo: La Unio kaj ĝiaj najbaraj landoj (1) La Unio estigas specialajn rilatojn kun siaj najbaraj
landoj por krei
tian areon de prospero kaj bona najbareco, kiu baziĝas sur valoroj de
la Unio,
kaj kiun karakterizas striktaj kaj pacaj interrilatoj de kunagado. (2) Por la celoj menciitaj en alineo (1) la Unio povas krei
apartajn
interkonsentojn kun la koncernaj landoj. Tiuj ĉi interkonsentoj povas
difini
reciprokajn rajtojn kaj devontigojn, kaj povas dispozicii pri ebleco de
komunaj
agoj. Oni devas sisteme akordigi la plenumon de ĉi tiuj interkonsentoj. IX-a TITOLO: LA UNIA MEMBRECO I-58-a artikolo: La kondiĉoj de aliĝo al la Unio kaj ties
proceduro (1) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj
respektas la
valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a kaj estas engaĝiĝintaj al ilia
komuna
validigo. (2) Iu ajn eŭropa ŝtato, kiu intencas fariĝi membro de la
Unio, povas sin
turni per ĉi-koncerna petskribo al la Konsilio. Pri la petskribo devas
esti
informitaj la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj. La Konsilio
-
konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento
alprenita
fare de plimulto de siaj membroj - unuanime decidas. La kondiĉojn kaj
detalajn
regulojn de la membriĝo ordigas la pakto inter la membroŝtatoj kaj la
kandidatŝtato. Tiu ĉi pakto devas esti ratifita de ĉiuj traktantaj
ŝtatoj, laŭ
siaj konstituciaj postuloj. I-59-a artikolo: La suspendo de certaj uniaj membrecaj rajtoj (1) Surbaze de konvene motivita propono de unu triono de la
membroŝtatoj aŭ
de konvene motivita iniciato de la Eŭropa Parlamento aŭ de propono de
la
Komisiono la Konsilio povas konstati en eŭropa decido, ke ekzistas
unusenca
danĝero, ke iu membroŝtato grave ofendas la valorojn menciitajn en la
artikolo
I-2-a. La Konsilio decidas - post konsento de la Eŭropa Parlamento -
per kvar
kvinona plimulto de siaj membroj. Antaŭ
ol konstati tion, la
Konsilio aŭskultas la koncernan membroŝtaton, kaj por ĝi - konforme al
la sama
proceduro - rajtas fari proponojn. La Konsilio sisteme kontrolas, ĉu tiuj kialoj plu ekzistas,
surbaze de kiuj
estis farita tia konstato. (2) La Eŭropa Konsilio petinte la koncernan ŝtaton prezenti
siajn rimarkojn
- surbaze de iniciato de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de propono de
la
Komisiono - povas konstati en eŭropa decido, ke la membroŝtato grave
kaj daŭre
ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Eŭropa Konsilio
post
konsento de la Parlamento decidas unuanime. (3) Okaze de la konstato laŭ la alineo (2) la Konsilio en
eŭropa decido
alprenita per kvalifikita plimulto povas suspendi certajn rajtojn de la
koncerna membroŝtato devenantajn el apliko de la Konstitucio, inter ili
la
voĉdonrajton de la reprezentanto de tiu ĉi membroŝtato en la Konsilio.
Ĉi-kaze
la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo
tuŝantajn la
rajtojn kaj devojn de la naturaj kaj juraj personoj. La konstituciaj devontigoj de la koncerna ŝtato en ĉiu okazo
ankaŭ plu
devigas tiun ĉi ŝtaton. (4) La Konsilio povas krei per kvalifikita plimulto eŭropan
decidon pri
ŝanĝo aŭ retiro de la disponoj alprenitaj surbaze de la alineo (3), se
ŝanĝiĝis
la cirkonstancoj kondukantaj al ilia preskribo. (5) Aplikante tiun ĉi artikolon la membro de la Eŭropa
Konsilio aŭ de la
Konsilio reprezentanta la koncernan membroŝtaton ne partoprenas la
voĉdonon,
oni ne povas konsideri la koncernan membroŝtaton ĉe kalkulo de triono,
aŭ de
kvinono de la membroŝtatoj laŭ alineoj (1) aŭ (2). La sindeteno de la
persone
ĉeestantaj aŭ reprezentitaj membroj ne estas obstaklo de alpreno de
eŭropaj
decidoj menciitaj en la alineo (2). Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en alineoj (3) kaj
(4) por la
kvalifikita plimulto estas bezonataj 72 % de voĉoj de konsilianoj
reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj
samtempe
reprezentantaj almenaŭ 65 %-on de la loĝantaro de
tiuj ĉi ŝtatoj. Se sekve de alpreno de la decido pri suspendo de voĉdonrajto
laŭ alineo (3)
la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto surbaze de iu dispozicio
de la
Konstitucio, la difino de la kvalifikita plimulto egalas al tio fiksita
en la
dua subalineo, aŭ se la Konsilio decidas laŭ propono de la Komisiono aŭ
de
ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, por la kvalifikita plimulto
estas
bezonataj almenaŭ 55 % de la voĉoj de la konsilianoj reprezentantaj la
membroŝtatojn partoprenantajn la voĉ-donon kaj
samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro
de tiuj ĉi
ŝtatoj. En la lasta okazo la blokanta malplimulto devas konsisti el
membroj de
la Konsilio reprezentantaj pli ol 35
%-n de loĝantaro de la membroŝtatoj parto-prenantaj la voĉdonon plus
unu
membro; manke de tio oni devas konstati kvalifikitan plimulton. (6) Ĉe apliko de tiu ĉi artikolo la Eŭropa Parlamento
decidas per du triona
plimulto de la donitaj voĉoj samtempe re-prezentantaj la plimulton de
siaj
membroj. I-60-a artikolo: Memvola eksiĝo el la Unio (1) Konforme al siaj konstituciaj postuloj iu ajn
membroŝtato rajtas
decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio. (2) La membroŝtato decidanta eksiĝi deklaras sian intencon
al la Eŭropa
Konsilio. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, kun
tiu ĉi
ŝtato la Unio daŭrigas traktadojn kaj faras interkonsenton, en kiu ili
determinas la detalajn regulojn de la eksiĝo de la koncerna ŝtato
konsidere
ĝiajn estontajn rilatojn al la Unio. Ĉi tiun interkonsenton oni devas
pritrakti
konvene al la alineo (3) de la artikolo
III-325-a. La interkonsenton ligas la Konsilio nome de la Unio,
procedurante
per kvalifikita plimulto kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento. (3) Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ
manke de tio du
jarojn post la deklaro menciita en la alineo (2) tiu ĉi Konstitucio ne
estas
plu aplikebla al la koncerna ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio
interkonsente
kun la koncerna membroŝtato unuanime decidas pri la plilongigo de tiu
ĉi
limdato. (4) En apliko de alineoj (2) kaj (3) la membro de la Eŭropa
Konsilio aŭ de
la Konsilio reprezentanta la eksiĝantan membroŝtaton ne partoprenas la
diskutojn de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio kaj la kreadon de la
eŭropaj
decidoj koncernantaj tiun ĉi ŝtaton. Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 72 % de
voĉoj de
konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon
kaj
samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi
ŝtatoj. (4) Se tiu ŝtato, kiu pli frue eksiĝis el la Unio, poste
denove petas sian
membriĝon, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en
la
artikolo I-58-a. II-a PARTO: ĈARTO DE FUNDAMENTAJ RAJTOJ DE LA UNIO PREAMBLO La popoloj de Eŭropo, kreante ĉiam pli proksiman unuiĝon
inter si, decidis
interdividi pacan estontecon surbaze de komunaj valoroj. Konscie pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio baziĝas
sur la
nedisigeblaj, universalaj valoroj de la homa digno, libereco, egaleco
kaj
solidareco, ĝi apogas sin sur la principoj de la demokratio kaj
konstitucia
ŝtateco. Ĝi starigas la individuon en la centron de siaj agadoj,
estigante la
unian civitanecon kaj kreante areon de la libereco, sekureco kaj justo. La Unio kontribuas al la konservado kaj pluevoluigo de ĉi
tiuj komunaj
valoroj samtempe respektante la diversecon de kulturoj kaj tradicioj de
la
eŭropaj popoloj, la naciajn identecojn de la membroŝtatoj kaj la
organizon de
iliaj publikaj aŭtoritatoj je naciaj, regionaj kaj lokaj niveloj; ĝi
celas
antaŭenigi ekvilibrigitan kaj daŭrigeblan disvolvon kaj ebligas la
liberan
moviĝon de personoj, varoj, servoj kaj kapitalo, kaj la liberecon de
ekloĝo. Tiucele estas necese plifortigi kaj deklari en Ĉarto la
fundamentajn
rajtojn en la lumo de la sociaj ŝanĝoj, socia progreso kaj de la
scienca kaj
teknologia evoluo. Ĉi tiu Ĉarto konfirmas, kun konvena atento al agosferoj kaj
taskoj de la
Unio kaj al la principo de la subsidiareco tiujn rajtojn, kiuj sekvas
precipe
el la komunaj konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj de la
membroŝtatoj, el la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj
fundamentaj liberecoj, el la socialaj ĉartoj alprenitaj fare de la Unio
kaj la
Konsilio de Eŭropo, krome el la kazojuro de Kortumo de la Unio kaj de
la Eŭropa
Kortumo de Homaj Rajtoj. Konekse kun tio dum interpretado de la Ĉarto,
la
tribunaloj de la Unio kaj de la membroŝtatoj konvene konsideras la
klarigojn
faritajn sub direktado de la Prezidio de la Konvencio formulinta la
Ĉarton kaj
aktualigitajn ĉe respondeco de Prezidio de la Eŭropa Konvencio. La praktikado de ĉi tiuj rajtoj implicas la respondecon kaj
devojn koncerne
la aliajn personojn, la homan komunumon kaj la estontajn generaciojn. Pro tio la Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj
principojn deklaritajn
ĉi sube. I-a TITOLO: DIGNO II-61-a artikolo: Homa digno La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj
protektenda. II-62-a artikolo: Rajto pri la vivo (1) Ĉiu homo havas rajton pri la vivo. (2) Neniu povas esti kondamnita al morto aŭ ekzekutita. II-63-a artikolo: Rajto pri la persona nedifektebleco (1) Ĉiu havas rajton pri la korpa kaj spirita nedifektebleco. (2) En la kampoj de medicino kaj biologio precipe la sekvaj
estas
respektendaj: a) la netrudita kaj informita konsento de la koncerna
persono, laŭ la
procedoj preskribitaj en la leĝo, b) la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj
celantaj la selekton
de personoj, c) la malpermeso de profitcela aplikado de la homa korpo kaj
ĝiaj partoj, (d) la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj. II-64-a artikolo: Malpermeso de torturo kaj malhumana aŭ
humiliga traktado
kaj puno Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ
punon. II-65-a artikolo: Malpermeso de la sklaveco kaj punlaboro (1) Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servisteco. (2) Neniu devu fari punlaboron aŭ devigan laboron. (3) Komercado per homaj estaĵoj estas malpermesata. II-a TITOLO: LIBERECOJ II-66-a artikolo: Rajto pri libereco kaj sekureco Ĉiu havas rajton pri libereco kaj persona sekureco. II-67-a artikolo: Respekto de la privata kaj familia vivo Ĉiu havas rajton pri respekto de sia privata kaj familia
vivo, hejmo kaj
interkomunikado. II-68-a artikolo: Protekto de la personaj datumoj (1) Ĉiu havas rajton pri la protekto de siaj personaj
datumoj. (2) Oni licas administri tiajn datumojn nur honeste kaj
bonafide, por
difinitaj celoj, surbaze de konsento de la koncerna homo, aŭ pro iu
alia,
rajta, laŭleĝa kaŭzo. Ĉiu havas rajton ekkoni kaj korektigi la datumojn
kolektitajn pri si. (3) Sendependa aŭtoritato devas kontroli la respekton de ĉi
tiuj reguloj. II-69-a artikolo: Rajto pri geedziĝo kaj fondo de familio Oni devas garantii la rajton pri geedziĝo kaj fondo de
familio laŭ la
naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj. II-70-a artikolo: Libereco de penso, konscienco kaj religia
kulto (1) Ĉiu havas rajton pri libereco de penso, konscienco kaj
religia kulto.
Ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon al ŝanĝo de religio aŭ konvinko,
kaj la
esprimon de la religio aŭ konvinko kaj individue, kaj kolektive, kaj
antaŭ
publiko, kaj en la privata vivo, dum diservo, edukado kaj ceremonio. (2) Oni devas rekoni la rajton pri rifuzo de la militservo
pro konsciencaj
kaŭzoj, laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de tiu ĉi
rajto. II-71-a artikolo: Libereco de opiniesprimo kaj informiĝo (1) Ĉiu havas rajton pri libereco de opiniesprimo. Tiu ĉi
rajto inkluzivas
la liberecon de opinikreado kaj la liberecon de ekkono kaj publikigo de
informoj kaj ideoj senkonsidere al landlimoj kaj sen tio, ke iu
oficiala
organizo povus enmiksiĝi. (2) Oni devas respekti la liberecon kaj diversecon de la
amaskomunikado. II-72-a artikolo: Libereco de kunvenado kaj asociiĝo (1) Ĉiu havas rajton pri libereco de paca kunvenado kaj pri
asociiĝo kun
aliaj personoj sur iu ajn nivelo kaj precipe en politikaj, sindikataj
kaj
civitanaj aferoj, inkluzive ĉies rajton pri fondo de kaj aliĝo al
sindikato por
protekti siajn interesojn. (2) La politikaj partioj je unia nivelo kontribuas al
esprimo de politika
volo de la uniaj civitanoj. II-73-a artikolo: Libereco de arta kaj scienca vivo La arto kaj la scienca esploro estas liberaj. La libereco de
la scienca
vivo devas esti respektata. II-74-a artikolo: Rajto pri edukado (1) Ĉiu havas rajton pri edukado kaj partopreno en profesia
trejnado kaj
pluperfektigo. (2) Ĉi tiu rajto inkluzivas la eblecon de senpaga partopreno
en la deviga
edukado. (3) Konforme al la naciaj juraj normoj reglamentantaj la
praktikadon de ĉi
tiuj rajtoj kaj liberecoj, oni devas respekti la liberecon de fondo de
edukaj
institucioj konsiderante la demokratajn principojn, krome la rajton de
la
gepatroj certigi por siaj infanoj konvenan edukadon laŭ siaj religiaj,
mondkonceptaj aŭ pedagogiaj konvinkoj. II-75-a artikolo: Libereco de elekto de la okupiĝo kaj rajto
pri
laborprenado (1) Ĉiu havas rajton pri laborprenado kaj praktikado de
libere elektita aŭ
akceptita okupiĝo. (2) La uniaj civitanoj havas rajton pri libera serĉado de
posteno,
laborprenado, ekloĝo kaj servodonado en iu ajn membroŝtato de la Unio. (3) Ŝtatanoj de triaj landoj, kiuj disponas pri permeso de
laborprenado sur
teritorio de la membroŝtatoj, havas rajton pri la samaj laborkondiĉoj,
kiujn
havas la uniaj civitanoj. II-76-a artikolo: Libereco de la entreprenado Oni devas rekoni la liberecon de la entreprenado konforme al
la unia juro
kaj al la naciaj juraj normoj kaj praktikoj. II-77-a artikolo: Rajto pri proprietaĵo (1) Ĉiu havas rajton posedi, uzi, disponi kaj herede
postlasi sian laŭleĝe
akiritan proprietaĵon. Neniu povas esti senigita de sia proprietaĵo,
escepte se
tio okazas pro la publika intereso, en okazo kaj kun kondiĉoj
preskribitaj en
leĝo, kaj pro la suferita perdo ĉe kompenso pagita en deca tempo kaj
per
laŭmerita monsumo. Oni povas reguligi la uzon de la proprietaĵo per
leĝo, en
mezuro necesigita fare de la ĝenerala intereso. (1) La intelekta proprietaĵo ĝuas protekton. II-78-a artikolo: Azilrajto Oni devas garantii la azilrajton en akordo kun dispozicioj
de la Ĝeneva
Konvencio (28-a de julio, 1951) kaj de la Protokolo pri la jura statuso
de
rifuĝintoj (31-a de januaro 1967), kaj
en akordo kun la Konstitucio. II-79-a artikolo: Protekto kontraŭ la translimigo, elpelo
(relegacio) kaj
ekstradicio (1) La kolektiva elpelo (relegacio) estas malpermesata. (2) Neniu povas esti translimigita, elpelita (relegaciita)
aŭ ekstradiciita
en tian ŝtaton, kie lin/ŝin grave minacas la danĝero esti kondamnita al
morto,
turmentita aŭ submetita al alia, malhumana traktado aŭ puno. III-a TITOLO: EGALECO II-80-a artikolo: Egaleco antaŭ la leĝo Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo. II-81-a artikolo: Malpermeso de la diskriminacio (1) Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze
de sekso,
raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio
aŭ
konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto,
proprietaĵo,
naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita. (2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la
specialaj
dispozicioj fiksitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco
estas
malpermesita. II-82-a artikolo: Kultura, religia kaj lingva diverseco La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan
diversecon. II-83-a artikolo: Egaleco inter viroj kaj virinoj Oni devas garantii la egalecon inter viroj kaj virinoj sur
ĉiu kampo, tiel
ankaŭ sur la kampoj de la dungado, laborplenumo kaj salajro. La principo de la egaleco ne obstaklas la kreadon kaj
konservadon de
dispozicioj garantiantaj specialajn avantaĝojn por la sekso
reprezentita en pli
malalta proporcio. II-84-a artikolo: Rajtoj de infanoj (1) La infanoj havas rajton pri la protekto kaj prizorgado,
bezonataj al
ilia bonstato. La infanoj rajtas libere esprimi sian opinion. Ilia
opinio devas
esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, konvene al ilia aĝo kaj
matureco. (2) En la agado de instancoj kaj privataj institucioj
konekse kun infanoj
la primara vidpunkto devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio
alia. (3) Ĉiu infano havas rajton daŭrigi regulan, personan kaj
rektan rilaton
kun ambaŭ siaj gepatroj, escepte se ĝi kontraŭas liajn/ŝiajn interesojn. II-85-a artikolo: Rajtoj de maljunuloj La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj
pri digna kaj
memstara vivo, kaj pri partopreno en la socia kaj kultura vivoj. II-86-a artikolo: Integriĝo de la handikapuloj La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la handikapuloj,
ke oni kreu
por ili tiajn disponojn, kies celo estas la garantio de ilia
memstareco, socia
kaj okupa integriĝo kaj partopreno en la komunuma vivo. IV-a TITOLO: SOLIDARECO II-87-a artikolo: Rajto de laborprenantoj pri la informado
kaj konsultado
ĉe la entrepreno Por laborprenantoj aŭ siaj reprezent-antoj oni devas
garantii la informadon
kaj konsultadon sur konvena nivelo kaj en deca tempo, en la kazoj kaj
kun
kondiĉoj difinitaj en la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj. II-88-a artikolo: Rajto pri kolektiva traktado kaj ago Konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj,
la
laborprenantoj, labordonantoj, respektive iliaj organizoj havas rajton
daŭrigi
kolektivajn traktadojn sur konvena nivelo kaj ligi kolektivajn
kontraktojn,
krome okaze de interpuŝiĝo de interesoj por defendi siajn interesojn
agi
komune, inkluzive ankaŭ la strikon. II-89-a artikolo: Rajto pri uzado de dungoficejaj servoj Ĉiu havas rajton pri uzado de senpagaj servoj de laborpera
agentejo. II-90-a artikolo: Protekto kontraŭ senmotiva maldungo En akordo kun la unia juro, naciaj juraj normoj kaj
praktikoj ĉiu
laborprenanto havas rajton pri la protekto kontraŭ senmotiva maldungo. II-91-a artikolo: Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj (1) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri laborkondiĉoj
respektantaj sian
sanon, sekurecon kaj dignon. (2) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri la restrikto de la
supra limo de
labortempo, pri la ĉiutaga kaj ĉiusemajna ripoztempo, kaj pri la
ĉiujara pagata
ferio. II-92-a artikolo: Malpermeso de la infanlaboro kaj la
laboreja protekto de
la gejunuloj La dungado de infanoj estas malpermesata. La malsupra aĝlimo
de la dungado
- sen ofendo de reguloj pli favoraj por la gejunuloj kaj kun limigitaj
esceptoj
- ne povas esti pli malalta ol la supra limo de la lernejana aĝo. Oni devas garantii por la junaj laborprenantoj
laborkondiĉojn konvenajn al
ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj de ĉiu
laboro, kiu
povas ofendi ilian sekurecon, sanon, fizikan, spiritan, moralan,
socialan
evoluon, aŭ povas konflikti kun ilia edukado, instruado. II-93-a artikolo: Familio kaj laboro (1) La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn. (2) Por konformigi la familion kaj la profesian laboron ĉiu
havas rajton
pri protekto kontraŭ maldungo lige al patrineco, kaj ĉiu rajtas pri
pagata
akuŝa kaj gepatra ferio post nasko aŭ adoptado de infano. II-94-a artikolo: Sociala sekureco kaj sociala helpo (1) Konforme al la reguloj determinitaj fare de la unia
juro, naciaj juraj
normoj kaj praktikoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajtigitecon
pri la
socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj priservadoj, kiuj donas
ŝirmon okaze
de patrineco, malsano, laborloka akcidento, bezono al prizorgado aŭ
maljuna
aĝo, krome okaze de perdo de laborloko. (2) Konforme al la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj
praktikoj, ĉiu
persono laŭleĝe havanta loĝlokon ene de la Eŭropa Unio, kaj laŭleĝe
ŝanĝanta
sian restadlokon, rajtas pri socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj
favoraĵoj. (3) En akordo kun la reguloj de la unia juro, la naciaj
juraj normoj kaj
praktikoj, por forigi la socialan ekskludon kaj malriĉecon, la Unio
agnoskas
kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subtenoj celantaj la
honestan
ekzistadon okaze de ĉiuj, kiuj ne havas kontentigajn financajn rimedojn
por
ties realigo. II-95-a artikolo: Sanprotektado Ĉiu havas rajton pri uzado de preventa sanitara prizorgado,
kaj pri
kuracado, laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la naciaj juraj normoj kaj
praktikoj. Dum
la determinado kaj plenumo de ĉiuj uniaj politikoj kaj agoj oni devas
garantii
la altan nivelon de la homa sanprotektado. II-96-a artikolo: Aliro al priservadoj de ĝenerala ekonomia
intereso La Unio agnoskas kaj respektas la aliron al priservadoj de
ĝenerala
ekonomia intereso por antaŭenigo de la sociala kaj teritoria kohereco
de la
Unio laŭ la naciaj juraj normoj kaj praktikoj kaj en akordo kun la
Konstitucio. II-97-a artikolo: Medioprotektado Oni devas integri la altnivelan medioprotektadon kaj la
plibonigon de
kvalito de la medio en la uniajn politikojn, kaj oni devas garantii
ilian
realiĝon en akordo kun la principo de la daŭrigebla disvolvo. II-98-a artikolo: Protekto de konsumantoj Oni devas garantii en la politikoj de la Unio la altan
nivelon de la
protekto de konsumantoj. V-a TITOLO: CIVITANAJ RAJTOJ II-99-a artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto en la
eŭropaj parlamentaj
elektadoj (1) Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla
en la eŭropaj
parlamentaj elektoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la
samaj
kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato. (2) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj
surbaze de rekta kaj
ĝenerala elektorajto, en liberaj kaj sekretaj elektadoj. II-100-a artikolo: Aktiva kaj pasiva elektorajto en la
komunumaj elektadoj Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en
la komunumaj
elektadoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj
kondiĉoj, kiel
la civitanoj de la koncerna membroŝtato. II-101-a artikolo: Rajto pri konvena aferaranĝado (1) Ĉiu havas rajton pri aranĝado de siaj aferoj fare de la
institucioj,
organoj kaj oficejoj de la Unio, sen influiteco, honeste kaj ene de
racia
tempodaŭro. (2) Tiu ĉi rajto inkluzivas: a) ĉies rajton pri tio, ke li/ŝi estu aŭskultata antaŭ la
eldiro de
individuaj disponoj lin/ŝin tuŝantaj malavantaĝe, b) ĉies rajton pri enrigardo en la dosieron lin/ŝin
koncernantan, ĉe
respekto de laŭleĝaj interesoj al konfidenceco kaj al la fakaj kaj
negocaj
sekretoj, c) tiujn devontigojn de la administraj organoj, ke ili
prezentu la motivojn
de siaj decidoj. (3) Ĉiu havas rajton pri tio, ke la Unio kompensu por li/ŝi
la damaĝojn
kaŭzitajn fare de siaj institucioj kaj dungitoj dum plenumo de ilia
tasko,
surbaze de la komunaj, ĝeneralaj principoj fiksitaj en la juro de la
membroŝtatoj. (4) Ĉiu havas eblecon sin turni skribe en iu ajn lingvo de
la Konstitucio
al la institucioj de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon. II-102-a artikolo: Rajto pri aliro al la dokumentoj Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta
loĝlokon aŭ
rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas aliri al la
dokumentoj de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio,
sendepende de
ilia aperformo. II-103-a artikolo: La eŭropa mediaciisto Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta
loĝlokon aŭ
rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas sin turni
al la
eŭropa mediaciisto okaze de oficaj misuzoj prezentiĝantaj dum la
aktiveco de la
institucioj, organoj, aŭ oficejoj de la Unio, - escepte de la Kortumo
de la
Eŭropa Unio aganta en sia jurisdikcia agosfero. II-104-a artikolo: La rajto pri peticio Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta
loĝlokon aŭ
rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas prezenti
peticion
al la Eŭropa Parlamento. II-105-a artikolo: Libera moviĝo kaj restado (1) Ĉiu unia civitano rajtas libere moviĝi kaj restadi en la
teritorio de
la membroŝtatoj. (2) En akordo kun la Konstitucio la libereco de moviĝo kaj
restado estas
garantiebla ankaŭ por tiuj civitanoj de tria lando, kiuj legitime
restadas sur
la teritorio de la membroŝtatoj. II-106-a artikolo: Diplomatia kaj konsula protekto Kiu ajn civitano de la Unio rajtas uzi la protekton de la
diplomatiaj aŭ
konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato sur la teritorio de tia tria
lando,
kie la membroŝtato laŭ lia/ŝia ŝtataneco ne havas reprezentejon, laŭ la
samaj
kondiĉoj kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato. VI-a TITOLO: JURISDIKCIO II-107-a artikolo: La rajto pri efika jura revizio kaj
honesta tribunala
debato Ĉiu, kies rajtoj kaj liberecoj (garantiitaj fare de la juro
de la Unio)
estis ofenditaj, okaze de la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi artikolo,
antaŭ la
tribunalo havas rajton pri efika jura revizio. Ĉiu havas rajton pri tio, ke sian aferon la pli frue, fare
de la leĝo
estigita, sendependa kaj neŭtrala tribunalo pritraktu honeste, publike
kaj ene
de racia tempodaŭro. Oni devas garantii por ĉiuj la eblecon por uzi
konsultiĝon, defendon kaj reprezentadon. Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉajn, monajn rimedojn, oni devas
garantii
senpagan juran helpon, se tiu ĉi helpo estas bezonata al la efika uzo
de la
jurisdikcio. II-108-a artikolo: La hipotezo de senkulpeco kaj la rajto
pri defendo (1) Oni devas supozi senkulpa ĉiujn suspektatajn personojn,
ĝis kiam ilia
kulpeco ne estos konstatita konvene al la leĝo. (2) Oni devas garantii por ĉiu suspektato la respekton de
lia/ŝia rajto pri
la defendo. II-109-a artikolo: La principoj de la leĝeco kaj proporcieco
de la krimagoj
kaj punoj (1) Neniu estu kondamnita pro tia krimago aŭ neglektado, kiu
dum la
krimfaro surbaze de la hejmlanda aŭ internacia juro ne estis krimago.
Tiel same
oni ne rajtas surmeti pli severan punon, ol kiu estis aplikebla en la
tempo de
la krimfaro. Se post la efektivigo de iu krimago la leĝo ordonas
surmeti pli
mildan punon, oni devas apliki la pli mildan punon. (2) Tiu ĉi artikolo ne ekskludas la alkondukon antaŭ la
tribunalon kaj la
punadon de iu persono pro tia krimago aŭ neglektado, kiu en la tempo de
la
efektivigo estis krimago laŭ la ĝeneralaj principoj rekonitaj fare de
la
komunumo de la nacioj. (3) La severeco de la punoj ne povas esti senproporcia,
kompare al la
krimago. II-110-a artikolo: Malpermeso de la duobla procedurigo kaj
duobla puno Neniu estu procedurigita aŭ punita pro tia krimago, pro kiu
li/ŝi en la
Unio konforme al la leĝo jam estis valide absolvita aŭ kondamnita. VII-a TITOLO: ĜENERALAJ DISPOZICIOJ KONCERNE LA
INTERPRETADON KAJ APLIKON
DE LA ĈARTO II-111-a artikolo: Aplikokampo (1) La adresitoj de la dispozicioj de tiu ĉi Ĉarto - ĉe
konvena konsidero
de principo de la subsidiareco - estas la institucioj, organoj, kaj
oficejoj de
la Unio, kaj la membroŝtatoj tiagrade, kiagrade ili plenumas la juron
de la
Unio. Konforme al tio ili - en sia agosfero kaj ene de la limoj de
agorajtoj
havigitaj al la Unio en la ceteraj partoj de la Konstitucio - respektas
la
rajtojn kaj principojn inkluditajn en tiu ĉi Ĉarto, kaj ili antaŭenigas
la
aplikadon de tiuj. (2) Tiu ĉi Ĉarto ne ampleksigas la aplikokampon de la unia
juro trans la
agorajtojn de la Unio, krome ne kreas novajn agorajtojn aŭ taskojn por
la Unio,
kaj ne modifas la agorajtojn kaj taskojn difinitajn en la ceteraj
partoj de la
Konstitucio. II-112-a artikolo: La valido kaj interpretado de la rajtoj
kaj principoj (1) La praktikado de la rajtoj kaj liberecoj rekonitaj en
tiu ĉi Ĉarto restrikteblas
nur en leĝo kaj ĉe respekto de la esenca enhavo de tiuj ĉi rajtoj.
Atente pri
la principo de la proporcieco ilia restrikto eblas nur en tiu okazo, se
ĝi
estas neforlasebla kaj efektive servas la ĝeneralinteresajn celdifinojn
rekonitajn de la Unio, aŭ la defendon de rajtoj kaj liberecoj de
aliuloj. (2) La rajtoj rekonitaj en la Ĉarto kaj reglamentitaj en la
ceteraj partoj
de la Konstitucio estas praktikeblaj nur ĉe kondiĉoj kaj limigoj tie
difinitaj. (3) Se tiu ĉi Ĉarto enhavas tiujn rajtojn, kiuj konvenas al
la rajtoj
garantiitaj en la eŭropa interkonsento pri defendo de homaj rajtoj kaj
fundamentaj liberecoj, tiam la enhavon kaj amplekson de tiuj ĉi rajtoj
oni
devas konsideri identaj kun tiuj, kiuj troviĝas en la menciita
interkonsento.
Tiu ĉi dispozicio ne malhelpas, ke la juro de la Unio donu pli
ampleksan
defendon. (4) Se ĉi tiu Ĉarto rekonas fundamentajn rajtojn devenantajn
el la komunaj,
konstituciaj tradicioj de la membroŝtatoj, tiam oni devas interpreti
tiujn ĉi
rajtojn en akordo kun tiuj tradicioj. (5) La dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto inkludantaj bazajn
principojn estas
efektivigeblaj pere de leĝdonaj kaj plenumaj aktoj alprenitaj fare de
la
institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dum praktikado de siaj
agorajtoj,
kaj pere de juraj aktoj alprenitaj fare de la membroŝtatoj por plenumi
la unian
juron. Oni povas invoki ĉi tiujn dispoziciojn antaŭ la tribunalo nur
okaze de
interpretado aŭ prijuĝo de la legitimeco de ĉi tiuj juraj aktoj. (6) Oni devas plene konsideri la naciajn jurajn normojn kaj
praktikojn laŭ
la difinoj en ĉi tiu Ĉarto. (7) La Kortumo de la Unio kaj la tribunaloj de la
membroŝtatoj devas
konvene konsideri la klarigojn pretiĝintajn kiel gvidlinioj por
interpretado de
la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj. II-113-a artikolo: La nivelo de la protekto Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla
tiel, ke ĝi
restriktas aŭ tuŝas malavantaĝe tiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn
liberecojn, kiujn - en siaj aplikokampoj - rekonas la juro de la Unio,
la
internacia juro, la konstitucioj de la membroŝtatoj, krome la
internaciaj
interkonsentoj ligitaj ĉe partopreno de la Unio kaj ĉiuj membroŝtatoj,
tiel
precipe la eŭropa konvencio pri la protekto de homaj rajtoj kaj
fundamentaj
liberecoj. II-114-a artikolo: La malpermeso de la misuzo per la rajto Neniu
el la dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi
donus iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas
al ofendo
de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu Ĉarto, aŭ al ilia pli
grandmezura
limigo ol la ĉi tie difinita. Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla
tiel, ke ĝi
donus iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas
al ofendo
de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu Ĉarto, aŭ al ilia pli
grandmezura
limigo ol la ĉi tie difinita. |